Artikoloj de Kim Young-Long

NASK: mia unua sperto pri usona Esperantujo
Antaŭ ol mi translokiĝis al Usono en 2012, mi havis pri ĝi du stereotipajn supozojn: unue, ke usonanoj ĝenerale ne interesiĝas pri fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Due, ke Usono estas tiel granda lando, ke esperantistoj tie ne ofte povas kuniĝi por kunvenoj.